世界语歌曲 La fantoma lum' {幻影之光} (附歌词)

世界语歌曲 La fantoma lum' {幻影之光} (附歌词)

2024-04-14    03'58''

主播: E-isto Jiĉino

113 2

介绍:
世界语歌曲 La fantoma lum' {幻影之光} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Sen ” de Persone « La Fantoma Lum' » Kantas Persone, muziko & teksto: Bertilo WENNERGREN Teksto: Jen mi iras sub la ĉiel' Nokte nigra, nenie estas stel' For Alkoro kaj for Mizar' For la Granda Ursin' De l' momento kiam mi vidis vin Mi navigas sen la stelar' Ĝi okazis en mondkongres' Mi ripozis de bruo kaj de stres' En la kafejo de l' junular' Koro kiel glaci' Kaj subite staris vi apud mi Vi belis plej sen ajna kompar' Refreno: ▎La fantoma lum' ▎Brilis en la nokto kiel sun' ▎La fantoma lum' ▎Ĝi blindigis min ▎Frenezigis min ▎Mi ne povas pensi plu ▎Mi ne vidas ion ajn krom vi Sola nokto por sola kor' En via sin' forgesiĝis la angor' Trans prudento kaj trans jarar' Vi min tuŝis sen tim' Sed nun vi estas for en la malproksim' Mi atendos ĝis Januar' La fantoma lum' Brilis en la nokto kiel sun' La fantoma lum' Ĝi blindigis min ▎Refreno Jen mi iras sub la ĉiel' Nokte nigra, nenie estas stel' For Alkoro kaj for Mizar' For la Granda Ursin' ●