世界语歌曲 Al la Barikadoj {冲破障碍} (附歌词)

世界语歌曲 Al la Barikadoj {冲破障碍} (附歌词)

2024-03-20    02'55''

主播: E-isto Jiĉino

136 0

介绍:
世界语歌曲 Al la Barikadoj {冲破障碍} (附歌词) » el la kompaktdisko “ ESPERANTO SUBGRUNDE 2 ” de Jomo « AI la Barikadoj » Teksto Valeriano Orobón Fernández Muziko nekonata E-teksto JoMo Kantas JoMo Bazita sur Varsovia kanto, “Varŝavjanka”, hispana kanto al la barikadoj. Kantata de Jomo multlingve kaj roke. Sekvas tradukoj en la hispana, esperanta kaj la franca, laŭ la trilingva versio en lia albumo JoMo kaj Liberecanoj. Teksto: Nigraj ŝtormegoj skuegas aerojn Kaj grandegaj nuboj nin malhelpas vidi plu Eĉ se nin atendas doloro kaj morto Kontraŭ malamiko nin antaŭen puŝas dev' Nenio pli prezas ol la liberec' Devas ni ĝin savi kun fid' kaj kuraĝ' Altigu la flagon revolucieman Sub kiu popolo marŝas al elservutiĝ' Al la barikadoj, al la barikadoj, Por la triumfo de la konfederaci'. Venkos neniam nin la malvolonto Kaj dum la batalo solidaraj restos ni Kuragigas nin de popolo la forto Por futur' alia de homaro luktas ni. Nenio pli prezas ol la liberec' Devas ni ĝin savi kun fid' kaj kuraĝ' Altigu la flagon revolucieman Sub kiu popolo marŝas al elservutiĝ' AI la barikadoj, al la barikadoj, Por la triumfo de la konfederaci'. Nigraj stormegoj skuegas aerojn Kaj grandegaj nuboj nin malhelpas vidi plu Eĉ se nin atendas doloro kaj morto Kontraŭ malamiko nin antaŭen puŝas dev' Nenio pli prezas ol la liberec' Devas ni ĝin savi kun fid' kaj kuraĝ' Altigu la flagon revolucieman Sub kiu popolo marŝas al elservutiĝ' Al la barikadoj, al la barikadoj Por la triumfo de la konfederaci'. ●