世界语歌曲 Ne Eblas Kalkuli {不可估算} (附歌词)

世界语歌曲 Ne Eblas Kalkuli {不可估算} (附歌词)

2024-02-27    04'41''

主播: E-isto Jiĉino

144 0

介绍:
世界语歌曲 Ne Eblas Kalkuli {不可估算} (附歌词) » el la kompaktdisko “Ĉiamen Plu” de La Perdita Generacio « Ne eblas kalkuli » Teksto Tomas FREJARÖ Muziko Tomas FREJARÖ Kantas La Perdita Generacio (Anna & Tomio) Akordoj Teksto: Ni vojaĝis per ridetoj ni esploris pri sekretoj ni rigardis la steletojn leviĝantajn super nia amorado sur herbej' Ni aŭskultis la fabelojn manĝis lipojn kaj nudelojn flugis ni kiel abeloj leviĝantaj kontraŭ scio alten super dormulej' Ne eblis kalkuli ĉiujn nek eblecojn nek la stelojn ĉirkaŭ ni Ni komponis apud ondoj Perleteris korespondoj Aperigis novajn mondojn Aperigis novajn niojn kunplektitajn de esper' Ni konstruis propran liton kolektinte masoniton Foje jesis ni invitojn Ofte revis ni ĝis sonĝoj pri pacemo sur la ter' Ne eblis kalkuli ĉiujn nek amikojn nek la tagojn antaŭ ni Sen vi mia cerbo ne estintus ĉi tia Sen vi mia korpo eĉ estintus alia Sen vi ne ekzistus la homo ĉi-mia Nun ni glitas je deklivo vundiĝinta perspektivo malfokusas la motivo malfondumas kontraŭvole fundamenton de l' agrabl' Mi neniam povis plori vi neniam maldeĵori ĉu kapablos ni memori ke elektis ni la plej belan juvelon de la sabl' Ne eblas kalkuli ĉiujn nek momentojn nek la sentojn inter ni Sen vi mia cerbo ne estintus ĉi tia Sen vi mia korpo eĉ estintus alia Sen vi ne ekzistus la homo ĉi-mia ●